Centrum im. Ludwika Zamenhofa
Mediateka CLZ
Kontrast:brightness_6
Czcionka: A A+ A++
Język: pleneo

Pri Mediateca CLZ

Bonvenon en reta Mediateko de CLZ – plurmedia arkivo de parolata historio de la urbo kaj la regiono

La arkivo estas prilaborata en Centro Ludoviko Zamenhof de 2010. Dum ĉi tiu tempo ni kolektis pli ol 13 000 ciferecaj kopioj de arkivaĵoj – fotoj kaj dokumentoj, ni registris rememorojn de preskaŭ 300 loĝantoj de Bjalistoko kaj Podlaĥio.

Ĉio ĉi estus tamen neebla sen grandega kontribuo de loĝantoj de la urbo kaj la regiono – ili, pere de ni, kunhavigas kun vi siajn rememorojn kaj sekretojn de hejmaj albumoj.

Mediateko de CLZ ne povus ekzisti ankaŭ sen la uzantoj de ĝia enhavo – ili publikigas diversajn eldonaĵojn aŭ simple kunhavigas la materialojn ekz. en sociaj retoj.

Dankon al ĉiuj, kiuj kunkreas Mediatekon de CLZ: kaj tiuj, kiuj kunhavigas kun ni rememorojn kaj dokumentojn, kaj tiuj, kiuj kreeme ilin utiligas.
Mediateko de CLZ ekzistas por vi kaj danke al vi, tial se vi konas personon, kiu en Bjalistoko pasigis lastajn 60, 70 aŭ pli da jaroj kaj volus kunhavigi kun ni la historion de sia vivo aŭ arkivaĵojn, ni atendas kontakton!

Publikigado

Signifa parto de la materialoj kolektitaj en la arkivo estas disponigita en ĉi tiu retpaĝo kaj en la Plurmedia Laborejo de Centro Ludoviko Zamenhof ĉe la strato Warszawska 19 en Bjalistoko.

Personoj, kiuj volus uzi la materialojn por siaj projektoj aŭ ricevi ĝin en pli bona distingivo, bonvolu legi la regularon kaj sendi al ni peton pri la eblo disponigi, aŭ rekte kontakti CLZ. La regularo kaj modelo de la peto pri disponigo troviĝas ĉe la fino de la paĝo.
Disponigo de la materialoj estas ĉiam senpaga, sed ebla nur por nekomercaj celoj.

Ni ankaŭ realigas informmendojn pri la enhavo de Mediateko de CLZ – senpage, je peto de individuoj, institucioj kaj neregistaraj organizoj. La tempo de atendado kaj la kondiĉoj de realigado estas difinataj individue.

Ĝenerala Datum-Protekta Regularo kaj kuketoj
tutaj informacja o rodo i ciasteczkach?? 

Emblemoj:
organizantoj: Mediateko + Bjalistoka Kulturcentro/CLZ
Partneroj: Ośrodek Karta [Centro Karta], Książnica Podlaska [Podlaĥia Libraro]
Kunfinancita el financaj rimedoj de Ministo de Kulturo kaj Nacia Heredaĵo, logo MKiDN
Wschodzący Białystok [Leviĝanta Bjalistoko]

brak informacji